Soneto pri Zurik-raraĵoj
revenas mi de flughaveno
prenante de LOT pol-gazetojn
mi sentas nur LOT-preferetojn
pro resto vaniĝas la veno

survoje Zurik-atrakcioj
ekzemple rivera flosado
aŭ grega surstrata pasado
kaj vizaĝoj kun emocioj

krom multaj sap-pelvoj plastikaj
sur lago troviĝas raraĵoj
buspritaj kun jardoj unikaj

je ŝoko mi fartas malsane
mirigas min eĉ fantomaĵoj
sed mi ekmalsvenas ĉampane
Zuriko, la 19an de aŭgusto 1995