Soneto ĉe literaturo
pri duboj klopodas mi sole
ne majstro nun sed recenzisto
pri li skribas fama verkisto
tre trafe kaj ankaŭ petole

dividas mi la opinion
sed majstro - por vi tiu temo
kun la germanlingva dilemo
ne floras - forlasu manion

por Grass historia furoro
(kvankam lin malpurigis koto)
kaj al kritikistoj fetoro

bedaŭre mizera spektaklo
balbutas per grumbla misdoto
"kvartet'" - intelekta obstaklo
Zuriko, la 27an de aŭgusto 1995