Soneto pri ŝanĝoj post ŝanĝoj
komenciĝis jam en Lublino
kaj poste en Gdansko fortiĝis
prolete ne rege ardiĝis
ribelo - ŝtonmina Strzelin'o

batalis sakrita popolo
kun kanto pri Sankta Maria
dekstr-flanko plu estas nenia
perfidis aŭ fidelis polo

nun ĉio staras reciproke
ne agas veraj maldekstruloj
nur liberulaĉoj surloke

ankaŭ sen marteloj kaj serpoj
ĉe povo troviĝas stultuloj
kaj ne papilioj sed vespoj
Zuriko, la 30an de aŭgusto 1995