Soneto pri bulgaraj moroj
mi ŝatas ilin pro verveco 
kritiko ne vokas skandalojn 
kaj ĉiuj ricevas medalojn 
krom tio regas obstineco 

por Verda Stelo laŭd-bukedoj 
pro digna ag’ en Antverpeno 
bulgaroj ankaŭ en Loveno 
kontraŭis vendon de kasedoj 

la urbo Varna – varma maro 
timigis l’ japanon Masaki 
per la krepuska kontraŭstaro 

neiĝis l’ peza vort’ „tolero” 
ŝanĝitaj nomoj devis kraki 
per aroganto kaj kolero
Zuriko, la 8an de aŭgusto 1995