sciigon ke nepo naskiĝis aldonis mi al simpla skemo oni lin tuj baptos (kun tremo) lernejo por li jam estiĝis spertoj laŭ familia moro devigoj malpermesoj frapoj pro notoj ŝmacoj klakoj palpoj revenoj je malfrua horo mi skribis pri li iomete nescie ĉu inteligenta kiel volo "ĉarmo kaj bravo" riproĉos li iam sekrete je avo avare malsenta komento ne restos sen pravo