sur placo Sankt-Marko Silvestro senkapa miksiĝas amaso jen nova formiĝas nun klaso petardoj - ĥaosa orkestro se vi volas farti libere forlasu rapide tumulton trankvilo jam perdis rezulton ĉe l' pensa haveno ekstere vi trovos en sola gondolo la kaŭzon de mola suspiro pro trompa efekt' de petolo kanaloj abundis ĉampane ne dronas facile sopiro survoje krepusk-akompane