Soneto pri la reĝisoro
sub iom ŝanĝita titolo
ĉu "ŝati aŭ..." filmon "... ne ŝati"
apogi aŭ ĉu kontraŭbati
ĉar vere ĝi estas frivolo

ĉe Piwna (Bierstrat') normale
aparato fotis kun krako
fotisto travivis pro drako
hororon sed tute reale

de Lubicz kaj Lubitsch per sceno
du bildoj - unu Varsovio
ege malfacila elteno

RAF teatR' histoRi' Ruino
inteResa Restas pRo tRio
per "Ro" blasfemas feliĉ-ino
Zuriko, la 28an de januaro 1995