Soneto pri profesiulo
nur kelkaj vivas poezie
kiuj estis nur amatoroj
fariĝis jam fak-profesoroj
pripenson ne traktu envie

ĉar neniu profesiulo
kun ardo krome sen viv-mono
similas al iu fripono
ekzemple la nova ondulo

eĉ se min la sort' humiligas
aferojn mi prenas konscie
krom ofte mi ludas Lazaron

ne ĝojo min nur utiligas
sed sentas mi ankaŭ varie
malsimple mi tuŝas Altaron
Zuriko, la 5an de januaro 1995