Soneto pri Hermann Tautorat
helptaŭga ĉar tre multe sciis
per ŝerco li agis plej bone
kuraĝis entute senkone
precipe se li ironiis

ni ofte en la galerio
dum longaj merkredaj vesperoj
babilis pri simplaj aferoj
okaze de ekspozicio

en tago de tri magiistoj
memoru pri l' arta ĉapelo
la krono de protagonistoj

perdita en la komputilo
kverelo fariĝis ĉielo
foriris de vigla utilo
Zuriko, la 6an de januaro 1995