Soneto pri edukrilatoj
oni min devigis instrui
pri io kion mi ne konis
aflikto min ne tre imponis
salajron ne povis mi ĝui

foriris mi do plej rapide
kaj poste jam kiel lektoro
mi lernis ĉion kun fervoro
lernantoj volis scii fide

rilato lernant'-instruisto
l' unua volas l' duan lasi
ĉu praktikul' aŭ sciencisto

studento ĉion komputilas
profesor' komencas frakasi
futuron kaj klaĉe trankvilas
Zuriko, la 11an de oktobro 1995