Soneto por la batalantoj
Tomb' de l' Nekonata Soldato
ili forlasis humiligon
ĉu iu donis liberigon
orient' - nur besta trabato

por oficiroj abomeno
precipe por la generaloj
kun popol-komunism-medaloj
nun en amnezia subteno

eĉ hundo ne sentos vizaĝon
de tiu ĉi aĉa pozisto
kiu misuzas la kuraĝon

piaĉul' !!! mi estas fiera
l' patr' batalis kontraŭ faŝisto
por ke vi nun estu libera
Zuriko, la 12an de oktobro 1995