Soneto por bravaj hungaroj
hungaroj komencis batali
laŭ polaj perdumaj suferoj
ekestis bedaŭre oferoj
insurekcio devis fali

ni diras brutala sistemo
sed homoj turmentis ne bestoj
ne ĝenis malmultaj protestoj
funkciis akceptita skemo

memore al tiu etoso
rigardu futuron kun rango
por ke ne plu estu ĥaoso

ĉu pekas demando jam vane
en kiu fluadas nun sango
donita de koro spontane
Zuriko, la 23an de oktobro 1995