Soneto patrinonasktage
sub la aŭstra okupacio
knabino ĉe la rivereto
petolis kun kruda koketo
(kokbatal' - terura hobio)

naskiĝis mi en abelejo
tuj poste min pikis abelo
(denove per kok-tarantelo
ĉar estis la sama bredejo)

finiĝis vilaĝ-idilio
ankoraŭ naskiĝis frateto
post milit' eĉ du fratinetoj

virin-rolon en familio
plenumis ŝi kun la diskreto
ŝin voje benis kapeletoj
Zuriko, la 25an de oktobro 1995