Soneto pri malpermesilo
senco de spektaklo - trankvilo
kovras signifon de tumulto
poezi' devenas de kulto
sed ja por alia utilo

dum bruos orkestroj trumpetaj
tralegi soneton sur strato
ekvidi ĉu patro aŭ frato
aŭskultas ĉu grandaj aŭ etaj

la urba prezid-fako diras
bonvolu demandi policon
ĉu vi la miraklon sopiras

kviete respondas sinjoro
sinjorino montras malicon
poezie palas fervoro
Zuriko, la 28an de oktobro 1995