Soneto pri policdecido
"sinjorin' mi estas poeto
kaj ĝuste mi skribis poemon
mi volas nun montri la temon"
"mi ligas vin kun la esteto"

"halo jes polico kantona"
"mi emas tralegi... ne povas...
sed kial... mi sencon ne trovas...
poezion ne... ĉar fripona"

"sinjoro poeto - la straton
vi uzu por komerc-reklamo
aŭ faru politik-merkaton"

"l' aŭtoran kunvenon" - "normale
ne eblas krom poezi-amo
mi malpermesas vin formale"
Zuriko, la 29an de oktobro 1995