Soneto pri germanaj versoj
verŝajne jam Goethe proponis
"... se... volas kompreni poeton"
...tuj devas aĉeti bileton
li certe tre ofte kuponis

sed Heine alie trombonis
nur "... ili havas bonajn korojn"
stultuloj ne ŝatas kanzonojn
ĉu vi mia kara jam sonis

jes Rilke elpensis hororon
feliĉo nin manĝos per amo
kaj Grass ektamburis furoron

li eĉ poezion forlasis
Johano kaj Helga en dramo
drinkegis pro Horst kiu pasis
Zuriko, la 4an de oktobro 1995