Soneto pri kristnaskfoiroj
ĉiuj ja perdis tiam kapojn
jam en la komenc' de novembro
serĉadis familia membro
prefere la kristnaskajn sakojn

venis al grandaj magazenoj
artistoj de pola provinco
neniu estis arta princo
sed multe drinkis la azenoj

reklamis mi pri "arto pola"
nun devas mi peke hontiĝi
ĉar estis vere art' ĥoĥola

forpasas tempo maltrankvila
ne volis mi per broĉ' perdiĝi
foriris trompistino stila
Zuriko, la 13an de novembro 1995