Soneto je budho-monaĥo
renkontis mi budho-monaĥon
kun ruĝa kuto sub mantelo
manoj en poĥoj saĝa helo
aŭtuno veterigis Baĥon

mi sentis el lia fervoro
ke li min volis ion diri
pro ŝoko mi ne povis spiri
ŝanĝiĝis tuj mia humoro

eble li bezonis helpadon
aŭ liaj pens-ondoj kaŝitaj
plenumis perfortan agadon

rimarkis mi ŝanĝon en voĉo
kaj kazoj ĝis nun malkovritaj
aŭguris pri l' sort' kun riproĉo
Zuriko, la 17an de novembro 1995