Soneto pri kroma verkado
ili min volis nur postuli
sidigis sur piedestalo
verdiktis ordone kun malo
ke pensojn mi devas formuli

mi prenis la materialojn
farante verkaĉojn mentorajn
doktrinajn kaj ankaŭ lektorajn
atente "ne ŝercajn kabalojn"

skribante laŭ deziraj temoj
por kiu - ne volis mi scii
el mon-manko venis dilemoj

pli ol cent - ĉiu mem verkita
pro puno mi povus nur krii
ĉar restas mi maledukita
Zuriko, la 18an de novembro 1995