atingis ni foran havenon El Ferrol del Caudillo nokte blinde en nebulo senvokte ĉar vokto jam perdis postenon mi serĉis zorge policiston diktatoro ankoraŭ regis sed mi ne trovis - Dio tegis kaj vidis mi nur pacifiston jam ne plu timigis faŝisto demandis trista galicia sacerdoto - "ĉu komunisto" kunven' de l' parti' ĉe l' altaro general' ĵaluz-ambicia nin ĵetis sen trinkaĵ' al maro