Soneto pri arto klozeta
ne ĉiuj mastikas klozetojn
sed ĉiu ja estas artisto
ekzemple postpostmodernisto
stranguloj okupas gazetojn

sonoris laŭte telefonoj
Josef Estermann - prezidento
en Zuriko per incidento
ofendis mondon de friponoj

galeri' de l' arto klozeta
de "artistino" Ellen Cantor
pornografie pavimeta

aĉaĵojn ne lasis prudento
ĉar Cantor ne estas ja Kantor
brave sinjoro prezidento
Zuriko, la 23an de novembro 1995