Soneto pri porkobuĉado
aŭtune por porkobuĉado
invitas nin restoracioj
obscene por ĉiuj nacioj
franduma kaj grasa manĝado

tablegoj pro pezo kurbiĝas
sur multaj fajreroj stufaĵoj
griaĵoj rostaĵoj fritaĵoj
fervore gastoj ebriiĝas

kolbaso rulumo budeno
taverno terure densiĝas
pro biero kiel sukceno

frandemulojn inspiris peko
manĝejo ja efektiviĝas
per malsano aperos seko
Zuriko, la 24an de novembro 1995