Soneto pri geno de kredo
scienco sendube atestas
ke ekzistas geno de kredo
pri biologia oscedo
mezura strangeco molestas

sentado - kanto de naturo
inspiro al la imagado
apliko de pia timado
kaj salo por Grand-Aventuro

religioj estas danĝeroj
en ĉiu alia deismo
naskiĝas brutal-manieroj

sed preĝas eĉ forta profano
ĉar batalanta ateismo
okazas plej akra malsano
Zuriko, la 28an de novembro 1995