Soneto pri rajdtriangulo
li svingis antaŭen sen selo
turniĝis kaj iris densejon
survoje transsaltis aprejon
nin pluen algvidis malcelo

ni rajdis nur en la dueto
ekstartis rapide galopo
laŭspure ne estis ja tropo
postkuris konat-silueto

sur kampo rost-fajro mildiĝis
apude knaris tri ĉevaloj
rigardoj tamen estingiĝis

romanco finiĝis sen taro
ĉar ilin forpelis realoj
mi restis nur kun la gitaro
Zuriko, la 3an de novembro 1995