Soneto pri avaj proverboj
instruis min iam la avo
aĉeco plej certe meritas
se ni la aĉecon evitas
ne pravo doloras sed sklavo

per koro ni ankaŭ mortigas
se iu ne agas honore
sufiĉas priskribi lin glore
li tuj aktivecon nuligas

silento ne perdas saĝecon
demando atingas la celon
distanco disigas larĝecon

purigas konfes' konsciencon
bonfarto ne ŝatas kverelon
ne sentas malsat' paciencon
Zuriko, la 30an de novembro 1995