Soneto je eraraj sokloj
li skribis dediĉon erare
ne volas mi resti insida
sed temo ja estas valida
en literaturo tre rare

lernanto ricevas "mal-"-notojn
fariĝas por li argumento
se ulo sur laŭd-postamento
simile pritraktas eĉ motojn

eraroj en multaj gazetoj
eraroj de miskomprenado
eraroj en radiaj retoj

ni devas vivi kun eraroj
PEN-klubo ne kun esceptado
kaj ankaŭ ĉe Grandaj Altaroj
Zuriko, la 6an de novembro 1995