Soneto mielomustarda
al Gdansko voj' de Varsovio
veture per aŭtomobilo
babilis mi longe kun filo
pri nov-restaŭrata Polio

dum tago de revolucio
veturis ni al laboristo
parolis kun vilaĝ-ŝercisto
revenis ni el Jakutio

informo en telefonaĵo
nepino hodiaŭ naskiĝis
finfine agrabla novaĵo

miksaĵo - miel' kun mustardo
eĉ Izabela instruiĝis
historion formas hazardo
Zuriko, la 7an de novembro 1995