Soneto pri viskoj kaj kverkoj
min libroj konstruis junece
mi sentis min kiel vaganto
verkisto estiĝis gvidanto
pri ĉio decidis justece

mi estis foje faraono
por sendependec' batalanto
sinjoro Tadeo en kanto
venkinto je kruca blazono

libraro fariĝis la skolo
tute ne ideologio
kun ĝi eĉ naskiĝis misvolo

oni aŭdas pri kritikistoj
min arta premas nostalgio
nur viskoj anstataŭ (k)verk-istoj
Zuriko, la 10an de decembro 1995