Soneto je ŝanĝo de bestoj
fare kiel solida polo
defendilo-plumo... mi skribis
terure mi tiam lin ĝibis
nun amo pro milita rolo

supoze nur hazarda fugo
plane lupo - eliris ŝafo
des pli bone ke ĝusta trafo
vi kisu lin ĉiuj sur pugo

por agloj Kamĉatko atendis
komunismo daŭrus jarcente
kaj ĉe mi... belulino plendis

poetin' el Ukrainio
tralegis erotikojn sente
okcidente sen ironio
Zuriko, la 13an de decembro 1995