bonege ŝin havi sur tero vagadi tra montoj kaj maroj kaj ankaŭ malantaŭ altaroj ĉiele en la stela sfero ŝi konas la lingvojn kaj sonojn najbarojn kaj landon patrinan poemojn ĵargonon obstinan ŝi pretas por sorĉi la konojn en mia teatro spontana ŝi ludas - mi falas de laŭdo kaj restas ŝi fatamorgana flustrado trairas la korpon amoras de ĵaŭdo al ĵaŭdo mortante mi vokas la sorton