Soneto sed ne por amaso
legantoj min ofte riproĉas
"subtenas vi aŭtoritatojn
precipe nur aristokratojn"
la plendo min tute ne kroĉas

"kial nur pri la papa leĝo
malapogante opinion
diablon vi ŝatas aŭ Dion"
frenezulojn devigas preĝo

proverbo "ne por hund' kolbaso"
por filo plej taŭgas humilo
ĉar hopas nun stulta amaso

pek' havas hipertempan sencon
banditojn timigu je stilo
ĉiujn deziru paciencon
Zuriko, la 19an de decembro 1995