Soneto kun festa oblato
mi volas fratumi oblate
kun iu perdita fripono
kun arest-krimulo sen bono
kun narkotikulo surstrate

kun putin' en aĉa angulo
kun tiu kiu lastan tramon
preterlasis farante dramon
kun kanajl' kun alkoholulo

ni ŝuldas ilin la dankegon
pro tio ke ne ni sed ili
plenumas la malhonoregon

ili nur estas naivuloj
por de la malzorgo trankvili
ni ĉiuj ja estas krimuloj
Zuriko, la 26an de decembro 1995