Soneto pri unu vilaĝo
Mazovi-arbar-ebenaĵo
malgrandan vilaĝon mi trovis
dum vintro - pentante - mi provis
ŝanĝi vivon per trankvilaĵo

enradikiĝis mi konstante
afablaj homoj kaj naturo
paradiz' sen Babela Turo
forpasis jaroj animante

poste vagado komenciĝis
kaj idilio detruiĝis
"mi aŭ vojaĝ'" - sort' kondiĉiĝis

mi iomete plialtiĝis
eĉ dekokfoje jam ankriĝis
aferoj malaktualiĝis
Zuriko, la 16an de februaro 1995