Soneto pri fama poeto
la versoj ne diris pri muldoj
koncentre ĉe mola memoro
ne agis perdita honoro
kaj eĉ ne prijuĝis laŭ ŝuldoj

la mastro en riĉa bieno
de pala malsocialismo
sopire al konservatismo
komforte krom voĉ' de hieno

surface pri famo kaj laŭdo
glitadis nur simplaj hazardoj
l' kanajlo kontraŭ la kloĉardo

parad-uniforme entombe
rubejo ekbrulas kun ardoj
poem' sin defendos aplombe
Zuriko, la 20an de februaro 1995