pri bildoj mi kantis baladojn kaj ankaŭ pri famaj artistoj precipe pri artkonceptistoj eĉ faris mi mem aktivadojn sed nunan postpostan postadon ne povas mi plu ekrigardi preferas mi sole mansardi anstataŭ simuli stultadon nun ĉio jam estas artismo ĉar ĉiu scipovas atesti per krio pri primitivismo mi diras do kiel fakulo ke tie ne povas mi resti medion subtenas stultulo