Soneto je nupta etoso
se foje tre aĝa strangulo
kun juna virino edziĝas
ne sentas li kiel vekiĝas
bezono je propra angulo

ne estis bankedo nek balo
li simple atendis sur strato
ŝi venis kun milda kompato
al tiu senŝtupa eskalo

fabele aspektas komenco
post jaroj ŝanĝiĝas jam sono
respondas alia frekvenco

de galo fendiĝas hepato
kaj koro similas al ŝtono
terure malsanas la stato
Zuriko, la 27an de februaro 1995