Soneto pri kinomanio
berlina nokto festivala
alvenis iu en ĉemizo
diris "mi estas el Parizo...
... bezonas kin-karton" - tre pala

tuj poste la akreditivo
kun foto de mia ŝoforo
kaj kun mia nomo - aŭtoro
de la sensacia travivo

li havis du diversajn ŝuojn
"en du magazenoj mi ŝtelis"
mi donis mantelon... kaj skuojn

"ĉu havas vi ankaŭ vestaĵon"
ni jam pri bankedoj kverelis
jes poste li frandis dolĉaĵon
Zuriko, la 7an de februaro 1995