Soneto apud monarkio
sur roko sub nubaj antikoj
pendiĝis kompensmonarkio
kaj sube simptom-anarkio
kaŝitaj sistemaj radikoj

kastelo sed kiel kabano
la vojo al bank-oficejoj
sur kiu tre multaj haltejoj
kaj ĉiu kun riĉa bankano

post sojlo signifa silento
nenio de prapasinteco
jen certe tre grava momento

cent frankojn por la aprobato
bileto al la estonteco
komencis tre longa fermato
Zuriko, la 1an de marto 1995