Soneto pri filmreĝisoro
li majstris ribelajn baladojn
kun granda impeto por kino
puŝata de sia edzino
kun povo li gvidis flirtadojn

kaj poste ĉe l' tempo kurbita
li diris "ne mi sed nur ili"
ho aglo ne volis trankvili
li estis emit-okupita

demando pri kio ĉi temas
respondo sonadas banale
ne majstro sed verko eltenas

ĉar ankaŭ en bankoj japanaj
dektrio ardigas fatale
savadoj restadas do vanaj
Zuriko, la 6an de marto 1995