Soneto duoble suspekta
Vilaĝstrate mi tiam loĝis
inspektor' Vilaĝ min vizitis
"mi juĝesploris" li hezitis
"vi kiel pola spion' rolis"

samtempe leter' de artistoj
ke Pola Milita Misio
sciigis jam en Varsovio
la "agon" por kapitalistoj

l' ministr' pri kulturo ne volis
akcepti miajn invitilojn
ĉar mi por germanoj spionis

kaj eble vi pensas kolego
"li faris duflankajn utilojn"
por mi spion' estas hontego
Zuriko, la 9an de marto 1995