Soneto pri naturmisuzo
saĝuloj formos novan homon
ne el argilo sed el genoj
en cerb' ne plu restos divenoj
kiuj misuzas plor-sindromon

malestos ĉiuj pezaj ecoj
genoj de tim' kredo mizero
por kiu ja teda ofero
travivos genoj de venĝecoj

ne plu mi ekzistos - feliĉe
krom mi ne ĝojas pro doloro
tial mi lavas min kondiĉe

volonte perceptas mi senton
petole distriĝas en koro
kontestas mi putran momenton
Zuriko, la 12an de aprilo 1995