Soneto pri bonaj maluzoj
anĝelo kaj same diablo
estis berlina senatoro
pri kulturo kaj eĉ doktoro
Pforte por literatur-stablo

mi devigis la saĝajn homojn
preni miajn strangajn projektojn
mi serĉis la novajn objektojn
(baraĵoj ne venkis simptomojn)
 
jes ili havis paciencon
vizitoj kunvenoj konsiloj
mi tute ne sentis la tenton

fakte ne multe plenumiĝis
sed estis feĉo por utiloj
per temp' diferencoj viŝiĝis
Zuriko, la 17an de aprilo 1995