Soneto pri morta orkestro
la plendo skribita per sonoj
momente funebras parole
ekhaltas per ĝemo memvole
dum vibras en plor' violonoj

orkestro de judaj skeletoj
en lagro Oświęcim-Brzezinka
ritm' eĥas en lagro Treblinka
muzikon revokas sonetoj

aŭskultu akuzon atente
kverelas hontege elitoj
aferon pritraktu silente

kanajloj kaj fi-novriĉuloj
sur tomboj plaŭdas je profitoj
kaj ĝojas eĉ antitezuloj
Zuriko, la 18an de aprilo 1995