rigardas mi la desegnaĵojn eĉ ŝatas mi kelkajn artistojn precipe postpostmodernistojn sed jam ne iliajn artaĵojn la verkoj jes tro primitivaj kun tute diversspecaj spuroj en tekstoj mizeraj postkuroj miaj sentoj estas pasivaj videbla ĉie "nova ondo" tumulto pensas ke miraklo ĉu ne arbohakista rondo mond' dronas en postmodernismo ne kaptos min tiu obstaklo prefere silent-neniismo