Soneto kun multaj eraroj
sur golfo dum la navigado
mi verkis ribelajn baladojn
kaj poste mi gvidis "kantadojn"
"totale" sed kontraŭ premado

kaj oni tuj ŝanĝis ideon
ekestis nova strategio
fakte sen ideologio
por kaŝe certigi obeon

en profundo de oceanoj
turniĝis denove la balo
mi ludis por viv-kapitanoj

ĉu vi kamaradoj jam sentas
ke "vi-stas vin ke-stas" kabalo
kaj "hav-stas ke es-tes" ne ventas
Zuriko, la 7an de aprilo 1995