Soneto pri milionumoj
venis al hotel' komercisto
de ie kun iu afero
mi montris paperon de vero
dek milionojn... de bankisto

li volas ke mi al li ĝiru
li prenos krediton ne pagos
kaj mi sen kalsono postplagos
ne kara pri tio ne miru

vagadas tra l' mondo peĉuloj
naivaj eĉ kiel perantoj
kaj kredas pri ĉiuj stranguloj

homoj kun diferenc' en saĝo
multfakaj je diversaj kvantoj
ĉu scias ke estas damaĝo
Zuriko, la 9an de aprilo 1995