Soneto pri sorto de orfoj
naskiĝis kun grand-heredaĵo
trijare - jam mortis gepatroj
kaj ilin edukis la stratoj
kun frato li sub best-trogaĵo

en stalo kaj vasta ĝardeno
laboris li ankaŭ eduke
sentante per juro kaduke
ke estos li estr' de bieno

bedaŭre milito misrolas
ambaŭ en la sama taĉmento
kaj poste en tempo terura

mi vidis (sed ne plu mi volas)
servistojn - por ĉiu momento
mankisojn - kutimo obskura
Zuriko, la 11an de majo 1995