Soneto anstataŭ recenzo
"Germanaj versoj pri Pollando"
kun granda ĝojo mi tralegis
de temp' al tempo eĉ ridegis
dum ŝercis centro aŭ nur rando

mi loĝis inter vi kaj sentis
vin iom ofte tre persone
nun skribas vi ja florodone
mi iam time kune tentis

la majstro skizis okulvitrojn
neniu rozo nur grizeco
la kverelantoj ludas citrojn

amikojn mi invitas kore
grincante ankaŭ pro aĝeco
pro tio legas mi fervore
Zuriko, la 20an de majo 1995