ĉe lito mi gardis dormete en sonĝo alvenis la tento trairi tra ŝaŭma torento ŝi ama min savis suplete en lasta nebula senteco ridetaj silentaj deziroj kaj poste ŝancelaj trairoj al morta eterna sankteco perdita en pala sekreto eltranĉis mi buklon da haroj por mia memor-altareto trankvilo de hela kandelo kaj eĥo de ŝtonaj altaroj nun daŭras en arko de belo