Soneto pri morto de Norwid
en majo densiĝas la sorto
naturo eĉ furioziĝas
kulturo perfort-rapidiĝas
mond' floras - embuskas nur morto

ĉu vole foriras poeto
meznokto miele odoras
dum luno tegmente trezoras
logante al sonĝ' en stel-reto

poeme sen fin-alineo
se korpo ne povas jam spiri
por spirito ne gravas kreo

nur lasta malantaŭ-rigardo
tuj poste ĉielon akiri
kaj blue ripozi en tardo
Bastiono de Silento, la 23an de majo 1995